Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Konfucea Fonduso publikigis projekton de norma portreto de Konfuceo

La 13-an de junio la Ĉina Konfucea Fonduso publikigis en la urbo Jinan projekton de norma skulptita portreto de Konfuceo. Dank’ al tio multaj landoj havos unuecan portreton de Konfuceo.

Konfuceo estis granda pensulo, edukisto kaj kreinto de konfuceanismo de Ĉinio, tamen ne estis konfirmita lia portreto. Ekde januaro ĉi-jare, la Ĉina Konfucea Fonduso organizis specialistojn por desegni lian norman portreton.