Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Senbaza estas kritiko de koncerna internacia organizo kontraŭ Ĉinio pri ĝia eksporto de armiloj al tumultaj landoj

La 13-an de junio Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam prenas prudentan kaj respondecan sintenon en eksportado de militaj produktoj, sed koncerna internacia organizo kritikas, ke Ĉinio eksportis armilojn al tumultaj landoj, tio estas tute senbaza kaj ne konformas al la fakto.

La 12-an de junio, internacia homrajta organizo "Amnestio Internacia" publikigis raporton pri armila eksportado de Ĉinio, en kiu ĝi kritikas, ke Ĉinio multe eksportis armilojn al Birmo, Nepalo kaj Sudano, kaj kaŭzis streĉecon de la situacio de tiuj regionoj kaj humanisman katastrofon. Jiang Yu diris, ke kunlaboro de Ĉinio kun multaj landoj en regula militkomerca kampo konformas al la rilataj politiko, leĝoj kaj internacia devo de Ĉinio.