La 14-an de junio, ĉina prezidanto Hu Jintao kune kun la ŝtatestroj
de Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio plantis en Ŝanhajo
blankan magnolion por memori la 5-an datrevenon de la fondiĝo de
la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Blanka magnolio estas urbofloro
de Ŝanhajo.
Plantinte tiun arbon, la 6 ŝtatestroj intervidiĝis
kun reprezentantoj de la ĵus fondita Entreprenista Komitato de Ŝanhaja
Kunlabora Organizo (EKŜKO) kaj faris parolon. Hu Jintao diris, ke
ĉe la 5-a datreveno de la fondiĝo de ŜKO, entreprenistoj de ĉiuj
membrolandoj diskultis en Ŝanhajo pri akcelo de regiona ekonomia
kunlaboro, tio estas grava afero por la disvolviĝo de ŜKO. La fondiĝo
de EKŜKO prezentis tre bonan platformon de komunikado, interŝanĝo
kaj kunlaboro por entreprenoj de ĉiuj membrolandoj. La ŝtatestroj
gratulis pro la fondiĝo de EKŜKO kaj esperis, ke la entreprenistoj
de la membrolandoj aktive kunlaboros por akceli ekonomian prosperon
de la regiono.
|