La 14-an de junio, en sia responda letero al Miodrag
Vlahovic, ministro de eksteraj aferoj de Montenegro, Li Zhaoxing,
ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉina registaro
decidis agnoski Respublikon de Montenegro ekde tiu tago, kaj emfazis,
ke Ĉinio volas disvolvi amikajn kunlaborajn rilatojn kun Respubliko
de Montenegro, surbaze de la 5 principoj de paca kunekzisto.
La 21-an de majo, Respubliko de Montenegro okazigis
plebisciton pri sendependa problemo, kaj 55,5% de la montenegraj
voĉdonintoj subtenis sendependiĝon de Montenegro. En la 3-a de junio,
la montenegra parlamento okazigis kunvenon kaj aprobis rezolucion
kaj deklaracion pri sendependiĝo de Montenegro.
|