La 14-an de junio, en la industria kaj komerca forumo
kaj fondiĝa konferenco de entreprenista forumo de la Ŝanhaja Kunlabora
Organizo (ŜKO) ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan diris, ke la regiona
ekonomia kunlaboro de ŜKO eniris en novan etapon, kaj oni esperas,
ke sur tiu bazo, industriistoj kaj komercistoj de membrolandoj kune
kreos belan estontecon de ŜKO.
Tang Jiaxuan diris ankaŭ, ke ekonomia kaj sekura kunlaboroj
estas kiel du radoj antaŭenpuŝantaj senĉesan disvolviĝon de ŜKO.
Li montris, ke la ĉina registaro alte atentas kaj aktive partoprenas
ekonomiajn kunlaborojn de la organizo kaj volas pliintensigi kunlaboron
kun ĉiuj membrolandoj por realigi kunan prosperon.
|