De
la 23-a de junio ĝis la 13-a de julio, okazos en Ĉinio la Araba
Arta Festivalo. La festivalo estas kune organizita de la Ministerio
de Kulturo kaj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj la
22 membrolandoj de la Ligo de Arabaj Landoj. La festivalo okazos
en Pekino kaj Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio.
Tiu arta festivalo estas la unua grandskala interŝanĝo
de kulturo inter Ĉinio kaj arabaj landoj kaj celas pliintensigi
amikecan interŝanĝon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la 22 membrolandoj
de la Ligo de Arabaj Landoj. Dum la festivalo okazos ekspozicioj
de araba arto, araba kostumo kaj arabaj frandaĵoj.
|