Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 6-a Pinta Konferenco de la Ŝtatestra Konsilio de Membrolandoj de ŜKO

La 15-an de junio okazis en Ŝanhajo la 6-a Pinta Konferenco de la Ŝtatestra Konsilio de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ĝin ĉeestis ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kazaĥstana prezidento Nursultan Nazarbayev, kirgizstana prezidento Kurmanbek Bakiyev, rusa prezidento Putin, taĝikstana prezidento Emomali Rakhmonov kaj uzbekistana prezidento Islam Karimov.

Dum la konferenco, ĉefoj de la membrolandoj resumos atingojn kaj spertojn de konstruado kaj disvolvo de ŜKO en la pasintaj 5 jaroj post ĝia establiĝo, analizos nunan internacian kaj regionan situacion, esploros disvolvan direkton de la organizo kaj ellaboros konkretajn kunlaborajn planon kaj rimedojn por fari ŜKO "organizo kun pli solida unuiĝo, pli praktika kunlaboro kaj pli efika ago".