De la 1-a de julio Ĉinio pluapaŝe malaltigos importan
doganon de aŭtoj kaj ties akcesoraĵoj, laŭ sia promeso pri malaltigo
de dogano farita ĉe la aliĝo al la Monda Komerca Organizo (MKO).
La importa dogano por limuzino, kampadaŭto kaj mezbuso
malaltiĝos de 28% al 25%, tiu de akcesoraĵoj, kiaj karoserio, ĉasio
kaj benzino-motoro kun meza aŭ malalta ellasa volumeno, de 13,8%
ĝis 16,4% al 10%.
|