Matene
de la 18-a de junio, du aŭtobusoj plenaj de pasaĝeroj iris de Harbin,
ĉefurbo de Heilongjiang-provinco al Rusio. Tio signifas oficialan
ekfunkcion de internacia regula aŭtobuso inter Harbin de Ĉinio kaj
Vladivostoko de Rusio. La distanco inter la du urboj estas 750 kilometroj,
kaj la veturado bezonas 12 horojn. Du aŭtobusoj estas respektive
ekspedataj ĉiutage.
Tiu kurso estas plilongigita linio de la pasaĝera kaj
vara kurso inter Mudanjiang de Ĉinio kaj Usulisk de Rusio lanĉita
en 1997.
La nova kurso de aŭtobuso havas gravan signifon por
akceli la disvolvon de ekonomio kaj komercado kaj vizitadon inter
Ĉinio kaj Rusio.
|