Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 2-a Internacia Konferenco pri Paleontologio

La 17-an de junio inaŭguriĝis en Pekino la 2-a Internacia Konferenco pri Paleontologio, la plej altranga akademia konferenco pri paleontologio en la mondo.

La konferencon ĉeestas ĉirkaŭ 500 fakuloj el Britio, Japanio, Usono kaj aliaj landoj kaj proksimume 300 fakuloj de Ĉinio. Dum la kvin-taga konferenco, ili diskutos pri la novaj trovoj kaj progresoj de paleontologio en la lastaj jaroj.