Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Hindio planas denove malfermi merkaton de landlima komerco en pasejo Natu La

Ĉinio kaj Hindio planas denove malfermi la merkaton de landlima komerco en la pasejo Natu La interliganta la ĉinan Tibeton kaj Hindion. La merkato estis fermita antaŭ pli ol 40 jaroj. Pro la afero, la 17-an de junio, la hinda komerca delegacio venis al Lhasa, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, kaj prezidanto de la regiono Qiangba Puncog intervidiĝis kun la delegacio.