“Kial
ni estas ĉi tie? De kie ni venis?” La eminenta teoria fizikisto
Stephen Hawking prezentis al 6300 aŭskultantoj la bazajn problemojn
pri la homaro kaj universo en sia prelego pri la “Origino de la
Universo” en la Internacia Konferenco pri Kordo-teorio okazigita
la 19-an de junio en Pekino.
Posttagmeze de la 18-a de junio, Stephen Hawking unuafoje
vizitis en Pekino la Ĉielan Altaron, kie imperiestroj kultis la
ĉielon kaj preĝis por riĉa rikolto. Sur la Danbi-ponto al la Preĝa
Halo, la ĉiĉerono diris al li, ke la orienta vojo estis destinita
por imperiestroj, la okcidenta — por nobeloj kaj korteganoj, kaj
la meza ŝtona vojo estis por dioj, kaj homoj ne rajtis iri sur ĝi.
Aŭdinte tion, Stephen Hawking montris la deziron iri sur la vojo,
kaj la laborantoj kontentigis lin.
Vidinte
la tutan aspekton de la Ronda Altaro, Stephen Hawking ridis kaj
aŭdigis “fabela” per sia speciala komputila sinteza maŝino.
Stephen Hawking estas fama brita fizikisto kaj la plej
grava moderna sciencisto pri larĝasenca teorio de la relativeco
kaj teorio de universo. Li esploras la nigran truon kaj principon
de granda eksplodo de universa origino. Pro serioza malsano, li
perdis parolan kapablon en 1985 kaj esprimas sin pere de speciala
komputila sintezilo.
|