En la 17-a Harbina Internacia Ekonomia kaj Komerca
Ekspozicio okazinta la 15-19-an de junio en la urbo Harbino de Heilongjiang-provinco
en nordorienta Ĉinio, la ekspozicia delegacio de ĉinaj agrikulturaj
ekspluataj entreprenoj estis multe atentata de eksterlandaj komercistoj.
La totala sumo de kontraktoj kaj interkonsentoj subskribitaj de
la delegacio superis 12,9 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1
usona dolaro).
La delegacio konsistanta el agrikulturaj ekspluataj
entreprenoj kaj komercaj grupoj de pli ol 20 ĉinaj provincoj, aŭtonomaj
regionoj kaj municipoj eksponis pli ol mil specojn de produktoj
de 12 kategorioj.
|