En
la 19-a de junio ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis en Pekino
kun afgana prezidento Hamid Karzai. Ili interŝanĝis opiniojn pri
disvolviĝo de duflankaj interrilatoj kaj pri kune atentataj internaciaj
kaj regionaj problemoj.
En la interparolo, Hu Jintao diris, ke nuntempe la
rilatoj inter Ĉinio kaj Afganio eniris en novan disvolvan stadion,
kaj ĉi-foja vizito fare de prezidento Karzai helpos pliigi interkonadon
kaj amikecon, kaj antaŭenpuŝos ĉiuflankan disvolviĝon de la amikaj
najbaraj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Afganio.
|