La 20-an de junio, la “Foiro de Varoj de Mongolio, 2006” okazis
en Erenhot, urbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio.
La foiro daŭros tri tagojn. En la foiro, pli ol 20
entreprenoj kaj pli ol 60 komercistoj el Mongolio eksponis mongolajn
tapiŝojn, viandaĵojn, laktaĵojn, ledaĵojn, vinojn kaj lanaĵojn.
La ledaj pentraĵoj, ĉokoladoj, kolbasoj kaj fromaĝo estas bonvenaj
al ĉinaj konsumantoj.
La plenuma prezidanto de la Konsumanta Asocio de Ulanbatoro
de Mogolio diris, ke tiu ĉi foiro estas la 1-a foiro de varoj de
Mongolio okazigita en Ĉinio kaj estas kompare grandskala en la foira
historio de Mongolio. La foiro celas plivastigi merkaton en Ĉinio
kaj akceli komercadon inter Mongolio kaj Ĉinio.
|