Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finkonstruiĝis Lhasa-a Fervoja Stacidomo

La Lhasa-a Fervoja Stacidomo, la lasta stacio de la Qinghai-Tibeta Fervojo, estis finkonstruita en la 20-a de junio.

Ĝi, kiel la plej granda stacidomo de la Qinghai-Tibeta Fervojo, situas en loko je pli ol 3600 metroj super la marnivelo.

La Qinghai-Tibeta Fervojo, longa je preskaŭ 2000 kilometroj, trairas la Qinghai-Tibetan Altebenaĵon, tegmenton de la mondo. Ĝi ekfunkcios en la 1-a de julio kurantajare.