La 20-an de junio, Di Jiankai, oficisto de la Ministerio
de Komerco de Ĉinio, informis en Pekino, ke la individua konsumado
de ĉinaj loĝantoj en restoracio jam fariĝis ĉefa forto akcelanta
la restoracian industrion de Ĉinio.
Statistiko en iuj urboj montras, ke individua konsumado
okupas ĉirkaŭ 60% de la pomalgranda venda sumo de la restoracia
industrio de Ĉinio, kaj la ofica kaj komerca konsumado konsistigas
40%. La rapida disvolviĝanta restoracia industrio jam fariĝis grava
forto akcelanta enlandan konsumadon en Ĉinio.
|