La
20-an de junio, 2006, aperis en Pekino tri aŭtobusoj movataj de
fuela baterio post prova veturado de pli ol 3000 kilometroj. La
kurso longas 18.2 km.
La aŭtobuso uzas hidrogenon kiel fuelon kaj ellasas
neniun malpuraĵon krom akvo. Tio estas la celo de disvolvado de
aŭtoj en la estonteco. Ĝi ne ellasas karbonan monoksidon kaj aliajn
malpuraĵojn. Tia aŭtobuso melpezigas premon al la medio pere de
redukto de ellaso de oranĝeria gaso, kaj prezentas novan solvon
de la problemo de manko de petrolkemia fuelo.
Krom
la 3 menciitaj aŭtobusoj en Pekino, 33 samaj aŭtobusoj funkcias
en Aŭstralio kaj 8 eŭropaj landoj inkluzive de Britio, Germanio
kaj Hispanio.
La programo de la aŭtobuso de fuela baterio estas organizata
de la Disvolva Programo de UN kaj partoprenata de multaj flankoj
kun investo de 30 milionoj da usonaj dolaroj. La programo daŭros
8 jarojn, en du stadioj. En la dua duonjaro de 2006 komenciĝos la
dua stadio de la programo, kaj ĝi liveros al Ŝanhajo 3 tiajn aŭtobusojn
kaj konstruos provizejon de hidrogeno.
|