La 9-a Ŝanhaja Filma Festivalo okazas en Ŝanhajo de la 17-a ĝis
la 25-a de junio. Ĝis la 20-a, ĉinaj kaj eŭropaj filmproduktistoj
atingis interkonsenton pri kuna produktado de 11 filmoj.
En la festivalo, la ĉeftero de Ĉinio proponis pli ol
30 kunlaborajn programojn, kaj ankaŭ la filmaj institucioj sub la
Eŭropa Klubo de Filmproduktistoj alportis pli ol 10 kunlaborajn
programojn. Ĝis nun, la du flankoj jam atingis kunlaboran interkonsenton
pri 11 programoj, inkluzive kunlaboron inter Ĉinio kaj Rusio pri
la filmo Heroo sur Dezerto kaj tiun inter Ĉinio kaj Italio pri la
filmo Speciala Misio.
|