Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Nombro de uzantoj de poŝtelefono en Ĉinio superis 420 milionojn

Ĉinio estas lando kun la plej multaj uzantoj de poŝtelefono en la mondo. Ĝis la fino de majo ĉi-jare, la nombro de poŝtelefono-uzantoj superis 420 milionojn.

La Ministerio de Informadika Industrio de Ĉinio anoncis en la 21-a de junio, ke en la antaŭaj 5 monatoj ĉi-jare, la nombro de uzantoj de poŝtelefono en la tuta lando plimultiĝis monate je proksimume 5,5 milionoj. Samtempe kun disvolviĝado de la movebla komunikado, ankaŭ la kvanto de mallongaj mesaĝoj daŭre rapide pliiĝas. En la antaŭaj 5 monatoj ĉi-jare, ĉinaj poŝtelefono-uzantoj sendis proksimume 168 miliardojn da mallongaj mesaĝoj, je duono pli multe ol tiuj en la sama periodo de la lasta jaro.

Ĝis la fino de la lasta jaro, la populariga proporcio de poŝtelefono en Ĉinio atingis 30,3%.