“Mi esperas ke mi povos iri Tibeton per trajno kaj viziti memorstupaon
de la 10-a Banchen Erdini en Xigazê.” Tion diris la patrino de la
forpasinta 10-a Banchen Erdini, kiam ŝi sciis, ke la Qinghai-Tibeta
Fervojo ekfunkcios en la 1-a de julio.
Ŝi estas 90-jara kaj loĝas en Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco
de okcidenta Ĉinio. Ŝia lasta vizito al la memorstupao estis en
2001. Poste ŝi ne plu faris tion pro la maljuneco, ne povante elteni
la longan veturadon per aviadilo aŭ aŭto. “Trajno estas stabila
kaj komforta. Se eble, mi iros al Lhasa per trajno, kaj poste al
Xigazê per aŭto,” ĝoje diris la avino.
La 10-a Banchen Erdini forpasinta en 1989 estis religia
estro kaj havas gravan pozicion inter la tibet-naciaj religiuloj.
Ĉiujare 10 mil homoj de ĉiuj lokoj de Ĉinio venis viziti lian iaman
loĝejon en Xunhua, urbo de Qinghai-provinco. 77-jara intendanto
Jiumei de la loĝejo diris, ke dank’ al la Qinghai-Tibeta Fervojo,
viziti la domon fariĝos pli facile por tibetanoj.
La Qinghai-Tibeta Fervojo kun la longeco de 1956 km
ligas Xining, ĉefurbon de Qinghai-provinco kaj Lhasa, ĉefurbon de
la Tibeta Aŭtonoma Regiono.
|