La
21-an de junio inaŭguriĝis en Dalian, havenurbo en orientnorda Ĉinio,
la 4-a Ĉina Internacia Softvara kaj Informserva Foiro. Ĝin partoprenis
pli ol 600 softvaraj entreprenoj kaj registaraj oficistoj el Ĉinio,
Usono, Korea Respubliko, Japanio kaj aliaj entute 13 landoj kaj
regionoj.
Dum la 4-taga foiro oni okazigos forumojn pri kreado
kaj renovigo de Ĉinio, pri investo kaj kapital-kolekto al softvaroj
kaj informservo en Ĉinio kaj fakajn konferencojn. Intel, Oracel,
Microsoft kaj aliaj gigantoj de softvara industrio de Ĉinio kaj
aliaj landoj prezentos la plej novajn produktaĵojn kaj serĉos novajn
kunlaborajn ŝancojn.
|