La 22-an de junio, Du Jiang, estro de la Pekina
Turisma Administracio, diris, ke la ĉefaj stadionoj kaj sporthaloj
de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 espereble malfermiĝos al turistoj
en la dua duonjaro de 2006. La viziteblaj stadionoj kaj sporthaloj
de la Olimpikoj inkluzivas la Ŝtatan Stadionon "Birda Nesto",
la Ŝtatan Naĝan Centron "Akva Kubo" kaj aliajn.
Li diris ankaŭ, ke malfermo de tiuj stadionoj kaj sporthaloj
ne celas ekonomian profiton, sed helpas konigi preparan staton de
la Pekinaj Olimpikoj.
|