Huludao
estas havenurbo en nordorienta Ĉinio. Japanio kapitulacis en 1945
kaj 1.05 milionoj da japanoj estis resenditaj hejmlanden en Huludao
de majo de 1946 ĝis 1948. La evento estas humanisma agado post la
Dua Mondmilito kaj montras grandan humanecon kaj indulgemon de la
ĉina popolo.
La 25-an de junio, forumo de la 60-a datreveno de Hejmeniro
de Miliono da Japanoj kaj Perspektivo de Ĉina-japanaj Rilatoj estis
okazigita de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj,
kaj 500 ĉinoj kaj japanoj ĉeestis la forumon. Ĉina ŝtata konsilanto
Tang Jiaxuan kaj japana eksĉefministro Tomiichi Murayama partoprenis
en la inaŭguro. Tang faris parolon “Ĉerpi lecionon el la historio,
alfronti estontecon kaj akceli la amikecon inter Ĉinio kaj Japanio”.
Tang
diris, ke antaŭ 60 jaroj la ĉina popolo terure suferis vundon kaj
morton pro la japana militisma agreso al Ĉinio, tamen ĝi helpis
la japanajn enmigrintojn reveni hejmen de Huludao, kaj la loko fariĝis
“stacio de vivo” de japanaj enmigrintoj post la milito. Oni ne povas
ŝanĝi la malfeliĉan historion, sed devas respondeci pri la estonteco,
ĉerpi lecionon el la historio, ne ripetigi la tragedion kaj krei
belan kaj feliĉan morgaŭon por la posteuloj.
Tomiichi Murayama diris, ke dum la milito de japana
agreso al Ĉinio, Ĉinio, inkluzive de Huludao, suferis tretadon de
japana militismo, tamen la ĉina popolo zorgis la japanajn enmigrintojn
en Ĉinio kaj resendis ilin hejmen, kaj Huludao fariĝis amikeca ponto
inter Ĉinio kaj Japanio. La grandanimeco kaj humaneco de la ĉina
popolo kortuŝis la japanan popolon, kaj ili sentis profundan amikecon
de la ĉina popolo al la japana. Nun la plej grava estas, ke Japanio
bone traktu la rilatojn kun Ĉinio, profundigu la interkomprenon
kaj establu harmoniajn kunlaborajn rilatojn de la du landoj.
|