La 25-an de junio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao revenis
al Pekino post la vizito al Egiptio, Ganao, Kongolo (Brazavila),
Angolo, Sud-Afriko, Tanzanio kaj Ugando.
Dum la vizito Wen Jiabao interŝanĝis kune kun diverslandaj
gvidantoj opiniojn pri profundigo de duflankaj rilatoj kaj disvolvo
de novtipaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko,
kaj atingis serion da komunaj konoj. Ĉinio subskribis kun la 7 afrikaj
landoj 71 kunlaborajn interkonsentojn, kiuj koncernas politikon,
ekonomion, komercon, infrastrukturon, kulturon, edukon, scienc-teknikon
kaj aliajn kampojn.
Ĉina eksterafera ministro Li Zhaoxing diris, ke la vizito
de Wen Jiabao atingis la celon profundigi amikecon, akceli reciprokan
fidon kaj vastigi kunlaboron por kuna disvolviĝo, kaj naskos profundan
influon al disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko en la
nova periodo.
|