De
la 1-a de julio, "Leĝo pri Bredado kaj Paŝtado de la Ĉina Popola
Respubliko" estos plenumata. La 25-an de junio Zhang Baowen,
vicministro de la Ministerio de la Agrikulturo de Ĉinio, diris en
Pekino, ke la plenumo de la leĝo garantios kvalitan sekurecon de
ĉinaj produktoj de brutoj kaj birdoj.
Zhang Baowen diris, ke la leĝo establis retrospuran
sistemon de kvalito de brutaj kaj birdaj produktoj, normigis produktadon
kaj administradon de bredado kaj paŝtado, kampon de negoco de brutoj
kaj birdoj k.a., por garantii kvalitan sekurecon de brutaj kaj birdaj
produktoj en diversaj ĉeneroj.
|