Por
memori la internacian tagon kontraŭ narkotaĵo je la 26-a de junio,
la Ĉina Fonduso de Soong Qing Ling kaj la Monda Filantropia Fonduso
de Ĉinoj komencis en Pekino la edukan projekton de vivkapablo por
ĉinaj gejunuloj kontraŭ narkotaĵo kaj aidoso.
Cirkulado de narkotaĵo kaj aidoso estas publika higiena
kaj grava socia problemoj en Ĉinio. En 2004 estis registritaj 1.14
milionoj da toksiĝemuloj en Ĉinio, kaj 70% el ili aĝas malpli ol
35 jarojn. Malgrandiĝo de la aĝo de toksiĝemuloj kaj aidosuloj,
kaj vekis atenton de la socio.
Pro tio, ke gejunuloj estas scivolemaj, stimuliĝemaj
kaj kapricaj kun malalta distinga kapablo, la projekto preparis
scenejajn trejnojn, ke la gejunuloj povu partopreni kaj maksimume
uzi siajn imagon kaj kreon, por altigi ilian vivkapablon kaj adaptiĝemon
al la socio kaj fortigi ilian kapablon kontraŭ narkotaĵo kaj aidoso.
En la venontaj 10 jaroj 10 milionoj da gejunuloj partoprenos en
tiu projekto.
|