Nun
la totala nombro de entreprenoj de verdaj manĝaĵoj en Ĉinio proksimiĝas
al 3700, kaj la konfirmitaj verdaj manĝaĵoj nombras preskaŭ dekmilojn
da specoj.
Verda manĝaĵo estas nepoluita, sekura kaj bonkvalita
agrikultura kaj prilaborita manĝaĵo produktita laŭ difinita teknologia
regulo en bona medio. Lastatempe oficisto de la Agrikultura Ministerio
de Ĉinio konigis en iu koncerna forumo okazinta en la urbo Harbino
de nordorienta Ĉinio, ke Ĉinio prenas la sistemon de registara antaŭenpuŝo
kaj merkata iniciato por evoluigi verdajn manĝaĵojn kaj emfazas
bonkvaliton kaj nutrecon de manĝaĵoj.
|