Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Turismaj lokoj laŭlonge de la Qinghai-Tibeta Fervojo en planado

La Qinghai-Tibeta Fervojo de Ĉinio baldaŭ ekfunkcios. La Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio kaj aliaj fakoj ellaboras "Disvolvan projekton pri turismo laŭ Qinghai-Tibeta Fervojo"; la projekto estos plenumita kaj praktikata en la kuranta jaro. Abundas turismaj riĉfontoj ambaŭflanke de la fervojo de Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, al Lhasa, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, ekzemple, Qinghai-lago, Potala-palaco kaj la Templo Taer, kiuj koncentras en si la ĉarmojn religian, artan kaj arkitekturan, kaj protektataj raraj sovaĝaj animaloj.