Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Pekinaj Olimpikoj en 2008 mondsfere varbos volontulojn ekde aŭgusto

La Loka Komitato de la Pekinaj Olimpikoj varbos volontulojn mondsfere aŭguste, 2006. Enketo raportis, ke miliono da homoj sin anoncos por tio.

La 27-an de junio Wang Minghao, ĉefo de la Prepara Grupo de Volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj, prezentis la ĝeneralan staton de volontuloj de la Olimpikoj kaj Kriplulaj Olimpikoj de 2008 al 11 kunlaboraj partneroj, 9 subtenantoj kaj 5 provizaj entreprenoj.

Ĉar la prepara laboro pli kaj pli multiĝas, la komitato bezonas pli kaj pli da volontuloj por la unua periodo. 128 volontuloj jam estas en servo. Laŭ plano oni varbos po 400 volontulojn en 2006 kaj 2007 por servigi ilin al la prepara komitato. Krome oni varbos 374 volontulojn por la Monda Virina Basbala Ĉampioneca Konkurso.

Pli ol 100 mil volontuloj akceptos vid-al-vidan trejnadon de dekoj da horoj kaj 5000 volontuloj por gravaj postenoj partoprenos koncentritan streĉan trejnadon de pli longa tempo.