Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jia Qinglin: Deziri percepton pri nova evoluado kaj nova ŝanĝiĝo de Hongkong

La 27-an de junio Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, atingis Hongkong por ĉeesti la aktivadon por memori la 3-an datrevenon de "Aranĝo por starigi ankoraŭ pli kompaktajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter la interna loko kaj Hongkong". Jia Qinglin diris, ke li deziras persone percepti en sia vojaĝo la novan evoluadon kaj novan ŝanĝiĝon de Hongkong.

Jia Qinglin diris, ke tre bona estas la situacio de Hongkong, la registaro funkcias bone, la popolanoj vivas plezure kaj harmonie kaj ĉiuj entreprenoj prosperas.

En tiu tago hongkong-aj amaskomunikiloj publikigis artikolojn por esprimi varman bonvenon al Jia Qinglin. Ili diris, ke la vizito de Jia Qinglin al Hongkong havas gravan signifon por pliintensigi interkomunikadon inter la centra registaro kaj diversaj rondoj de Hongkong kaj akceli la socian harmonion de Hongkong.