Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Revizora raporto pri buĝeta plenumo en 2005

La 27-an de junio la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aŭskultis en Pekino revizoran raporton pri buĝeta plenumo en 2005 de la centra registaro fare de Li Jinhua, estro de la Ŝtata Revizora Departemento de Ĉinio. Li Jinhua diris, ke laŭ la revizorado, estas ĝenerale bona la plenumado de buĝeto de la centra registaro en 2005.

La raporto diras, ke objektoj de la revizorado de la pasinta jaro inkludas buĝetan plenumon de ĉefaj registaraj departementoj, financajn spezojn de kontrolataj institucioj kaj uzado de specialaj kapitaloj al medioprotektado de Qinghai-Tibeta Fervojo, kunlabora kuracado en kamparo, ktp.