Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Prezoj de trajn-biletoj de Qinghai-Tibeta Fervojo

La 1-an de julio ekfunkcios la Qinghai-Tibeta Fervojo. Laŭ la difinoj oni povas aĉeti trajn-biletojn antaŭ 4 tagoj. Tial ekde la 28-a de junio, ekvendiĝis la trajn-biletoj de Qinghai-Tibeta Fervojo.

La Ministerio de Fervojo de Ĉinio publikigis, ke en la unua periodo pasaĝeraj ekspresoj de Pekino-Lhasa, Chengdu (Chongqing)-Lhasa, Xi’ning (Lanzhou)-Lhasa veturos sur la Qinghai-Tibeta Fervojo. Trajno n-ro T27/28 inter Pekino kaj Lhasa ekspediĝos ĉiutage kaj haltos dumvoje ĉe Shijiazhuang, Xi’an kaj aliaj 4 stacioj.

Trajno T27 ekiros 21:30 de la 1-a de julio de la okcidenta fervoja stacio de Pekino kaj atingos Lhasa 20:58 de la 3-a de julio. La vojaĝo bezonos 47 horojn kaj 28 minutojn. Trajno T28 ekiros 8:00 de Lhasa kaj atingos Pekinon 8:00 de la tria tago. La veturado daŭros 48 horojn. La prezo de bileto de sidvagono estas 389 juanoj (10 juanoj=1 eŭro), tiu de ordinara litvagono — 813 juanoj, kaj tiu de luksa litvagono — 1262 juanoj.