La
28-an de junio ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj aŭstralia ĉefministro
John Howard kune ĉeestis en Shenzhen, urbo de Guangdong-provinco
en suda Ĉinio ceremonion por startigi la unuan naturgasan kunlaboran
programon de Ĉinio kaj Aŭstralio.
Laŭ kontrakto Aŭstralio provizos Ĉinion ĉiujare en la
venontaj 25 jaroj per 3.3 milionoj da tunoj da likvigita naturgaso.
Wen Jiabao proponis, ke la du landoj plivastigu sian kunlaboron
pri mineralaj riĉfontoj, nova fuelo, sekura produktado en karbominejo
kaj similaj, disvolvu kunlaboron pri paca utiligo de nuklea energio
kaj pri uranio, altigu nivelon de la ekonomia kaj komerca kunlaboro
kaj aktive antaŭenpuŝu intertraktadon pri liberkomerca interkonsento.
John Howard diris, ke Aŭstralio volas plue klopodi kune
kun Ĉinio por pliintensigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio,
komerco, fuelo kaj aliaj, aktive antaŭenpuŝi intertraktadon pri
liberkomerca interkonsento kaj akceli kunan disvolviĝon de Aŭstralio,
Ĉinio kaj la azi-pacifika regiono.
|