De la 25-a ĝis la 27-a de junio okazis en Pekino
la 8-a interparolo inter ĉina kaj hinda delegitoj pri la landlima
problemo. Dai Bingguo, ĉina delegito kaj vicministro de eksteraj
aferoj interŝanĝis opiniojn pri solvado de la landlima problemo
kun M.K. arayanan, hinda delegito kaj konsilanto pri ŝtata sekureco.
La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio raportis,
ke la interparolo iris en la amika kaj sincera atmosfero. Ambaŭ
flankoj konsentis, ke la sekvanta interparolo de specialaj delegitoj
okazu en Nov-Delhio, ĉefurbo de Hindio.
|