La
29-an de junio Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio
tenos kompaktan kontaktiĝon kun koncernaj flankoj de la sesflanka
intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj
esperas, ke diversaj flankoj kune antaŭenpuŝos restarigon de la
sesflanka intertraktado kiel eble plej baldaŭ.
Ŝi diris, ke longtempa nerestarigo de la sesflanka intertraktado
nek konformas al interesoj de diversaj flankoj, nek utilas al paco
kaj stabileco de nordorient-azia regiono.
|