La
29-an de junio Zhu Zhensheng, oficisto el la Ministerio de Fervojo
de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio klopodos por bone fari mediprotektadon
post kiam la Qinghai-Tibeta Fervojo ekfunkcios.
Laŭlonge de la fervojo abundas raraj specoj de animaloj
kaj vegetaloj, la ekologio estas distingiĝa kaj primitiva kaj la
medio sentiva. Se la medio estos detruita, ĝi do ege malfacile restariĝos.
Por eviti tion oni investis 1.54 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj
= 1 usona dolaro) por mediprotektado de la Qinghai-Tibeta Fervojo.
|