|
Jiang
Xiaoyu (dekstre) prezentas donacon al Gianni Merlo. |
La 4-an de julio, Jiang Xiaoyu, vicestro de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj intervidiĝis en Pekino kun Gianni
Merlo, prezidanto de la Internacia Sporto-raportista Asocio (ISA).
Ili interŝanĝis opiniojn pri la prepara laboro de la Pekinaj Olimpikoj
en 2008 kaj pri okazigo de kongreso de ISA.
ISA estas neprofita organizo kaj konsistas el sporto-raportistaj
asocioj de 143 landoj aŭ regionoj. Ĝi fondiĝis en 1924 kun la celo
krei pli bonajn laborkondiĉojn kaj instalaĵojn por sporto-raportistoj.
Ĝia sidejo estas en Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario, kaj translokiĝos
al Laŭzano de Svisio en la venonta septembro.
La kongreso de ISA okazas ĉiujare kaj la 71-a Kongreso
de ISA okazos en Pekino en 2008.
|