Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Urĝa afero de irana nuklea problemo estas frua rekomenco de intertraktado

La 4-an de julio Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke nun la irana nuklea problemo troviĝas en la ŝlosila tempo, la urĝa afero estas klopodi por frue rekomenci la intertraktadon, kaj Ĉinio esperas, ke Irano kaj aliaj koncernaj flankoj kreos favoran kondiĉon por kiel eble plej frue rekomenci la intertraktadon.

Ĉinio esperas ankaŭ, ke aliaj koncernaj flankoj plue tenos paciencon kaj sinregon, konsideros racian zorgon de la irana flanko, kontaktiĝos kun la irana flanko kaj kreos favoran kondiĉon por rekomenci la intertraktadon.