La 4-an de julio, ĉina vicĉefministro Hui Liangyu
diris en Pekino, ke estas nepre necese solvi la plej urĝajn aktualajn
problemojn en la produktado kaj vivo de kamparanoj, por ke ili gajnu
efektivan profiton.
En la sama tago, Hui diris en sia raporto pri konstruado
de la nova kamparo en kunveno de la Tutlanda Komitato de la Ĉina
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ke ĉi-jare altiĝos la
kapitalo de la centra financo kaj tiu de la loka uzataj por subteni
la kamparan evoluadon. Li emfazis, ke estas necese profundigi reformadon
en la kamparo, renovigi la sistemon kaj strukturon, meti sur la
unuan lokon disvolvadon de la kamparaj produktaj fortoj, pliintensigi
konstruadon de moderna agrikulturo, stabile disvolvi la grenan produktadon
kaj kontinue pliigi la enspezon de kamparanoj.
Ĉinio havas pli ol 800 milionojn da kamparanoj. Dum
longa tempo ĝi turnis sian grandan atenton por evoluigi industriojn
kaj urbojn, sekve de tio la diferencoj inter urboj kaj kamparo pligrandiĝis.
En la komenco de la kuranta jaro, la ĉina registaro elmetis la taskon
impulsi konstruadon de la socialisma nova kamparo, por ke kamparanoj,
same kiel urbanoj, ĝuu fruktojn de la ekonomia kaj socia evoluado.
|