La
5-an de julio, la Ministerio de Konstruado de Ĉinio publikigis la
unuan rezervan liston de la Ŝtataj Naturaj Heredaĵoj kaj la Ŝtataj
Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj. La listo entenas tridek pitoreskejojn
inkluzive de Lago-ĉeno Wudalianchi de Heilongjiang-provinco en nordorienta
Ĉinio.
La tri-nivela administra sistemo el la listo de ŝtataj
heredaĵoj, la rezerva listo de mondaj heredaĵoj kaj la listo de
mondaj heredaĵoj estas unu el la protektaj manieroj de heredaĵoj
proponitaj kaj subtenitaj de Unesko. Tian Xiaogang, ĝenerela sekretario
de la Ĉina Komitato de la Unesko, diris, ke en la kuranta jaro,
Ĉinio jam prezentis la Ruinon de Shang-dinastio (antaŭ ĉ. 3600 jaroj)
en Henan-provinco en centra Ĉinio kiel mondan kulturan heredaĵon,
kaj la rezidejon de pandoj en Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio
kiel mondan naturan heredaĵon. La 8-an de julio la 30-a Sesio de
Monda Heredaĵa Komitato en Vilno, ĉefurbo de Litovio, revizios la
du ĉinajn lokojn, kaj tiam Ĉinio raportos pri la protektado de tri
mondaj heredaĵoj en sia lando.
Ĝis nun, la mondo nombras 812 mondajn heredaĵojn, inter
ili estas 628 kulturaj heredaĵoj, 160 naturaj heredaĵoj kaj 24 naturaj
kaj kulturaj heredaĵoj. De 1986, Ĉinio 9-foje peticiis al Unesko
ratifikon de mondaj heredaĵoj. En Ĉinio ekzistas 31 mondaj heredaĵoj
inkluzive de Taishan-monto, Huangshan-monto kaj pitoreskejo Jiuzhaigou.
|