Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Monda Heredaĵa Komitato revizios 2 ĉinajn lokojn

La 30-a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato okazonta en la 8-a de julio en litova ĉefurbo Vilno revizios 2 ĉinajn lokojn por enskribi ilin en la liston de mondaj heredaĵoj. Ili estas rezidejo de grandaj pandoj en Sichuan-provinco kaj la Ruino de Shang-dinastio (16-11-a a. K) en Anyang, Henan-provinco.

La 5-an de julio Tian Xiaogang, ĝenerala sekretario de la Ĉina Komitato de UNESKO, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke la du ĉinaj lokoj estis aprobitaj de specialistoj de UNESKO en primara takso. La Monda Heredaĵa Komitato ankaŭ diskutos pri protekta stato de la nunaj mondaj heredaĵoj.