Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Turismo ne donos gravan influon al tibeta medio

Prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono Qiangba Punco diris en gazetara konferenco en Lhasa, ke post ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo, vojaĝantoj svarmas al Tibeto, tamen tio ne donos gravan influon al la medio de la regiono.

Laŭ antaŭkalkulo, ĉiutage ĉirkaŭ 5000 vojaĝantoj kaj komercistoj venos al Tibeto per fervojo, aviadilo kaj ŝoseo. Inter ili malmultaj fikse enloĝiĝos en Tibeto. Tial ne multe kreskos la nombro de tibeta loĝantaro kaj tio ne kaŭzos grandan premadon al la tiea medio.

Li diris, ke la ĉina registaro prenas serion da rimedoj por protekti la ekologian medion en Tibeto, inkluzive de konstruado de ŝtata sekuriga ŝirmilo sur la Tibeta Altebenaĵo, kun la investo de 38.7 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro).