Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Hindio rekomencis landliman komercadon ĉe pasejo Nathu La

La 6-an de julio, samtempe okazis flaghisa ceremonio respektive organizita de Ĉinio kaj Hindio ambaŭflanke de la pasejo Nathu La. Tio signifas ke refunkcias la pasejo por landlima komerco fermita antaŭ 44 jaroj. Post tio la du landoj malfermos du landlimajn merkatojn ambaŭflanke de la pasejo.

La pasejo Nathu La situas inter Yadong-gubernio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj Hindio, 4545 metrojn super marnivelo. La distanco inter Nathu La kaj Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, estas 460 km, kaj tiu inter Nathu La kaj Kalkato, marborda urbo de Hindio 550 km. Tie estis ĉefa pasejo de la suda linio de la Silka Vojo kaj ankaŭ ĉefa pasejo por la tera komerco inter Ĉinio kaj Hindio. Post mallonga landlima milito inter Ĉinio kaj Hindio en 1962, la pasejo estis fermita ĝis nun.

Nun Ĉinio kaj Hindio jam estas gravaj komercaj partneroj. Laŭ statistiko de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, la komerca spezado de la du landoj en 2005 estis 18.7 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la kuranta jaro tiu superos 20 miliardojn da usonaj dolaroj. La refunkciado de la pasejo Nathu La havas gravan signifon por pligrandigi landliman komercon inter Ĉinio kaj Hindio.