Konferenco
de Konfuceaj Institutoj inaŭguriĝis la 6-an de julio en Pekino.
La ĉina registaro promesas, ke ĝi plue subtenos laborojn de Konfuceaj
Institutoj por liveri al pli da eksterlandanoj oportunon lerni la
ĉinan lingvon.
Kun leviĝo de ampleksa nacia povo de Ĉinio kaj ĝia
internacia pozicio, ĉiam pli grandiĝas la entuziasmo de eksterlandanoj
por la ĉina lingvo. En 2002 Ĉinio ekstarigis institucion por diskonigo
de la ĉina lingvo en aliaj landoj. Poste tiu institucio estas oficiale
nomata Konfucea Instituto. Nun jam estas 80 tiaj institutoj en 36
landoj kaj regionoj.
En la konferenco, ĉina ŝtata konsilanto Chen Zhili diris,
ke Konfuceaj institutoj jam fariĝis gravaj ejoj, kie eksterlandanoj
lernas la ĉinan lingvon; Ĉinio pluapaŝe normigos la edukadon, perfektigos
sistemon pri la eduka takso, kaj liveros oportunon al diverslandaj
popoloj por ilia lernado de la ĉina lingvo kaj la ĉina kulturo.
|