Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao sendis konsolan telegramon al Vladimir Putin pro la kraŝo de rusa aviadilo

La 9-an de julio ĉina prezidanto Hu Jintao sendis konsolan telegramon al rusa prezidento Vladimir Putin pro la kraŝo de rusa civila aviadilo okazinta en Irkutsk.

Reprezentante la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon, Hu Jintao esprimis en sia nomo sinceran kondolencon al la rusa registaro, ĝia popolo kaj familianoj de la mortintoj, kaj funebron al la mortintoj.
En la kraŝo mortis ĉ. 150 homoj.

En la 9-a la Siberia Aviada Kompanio de Rusio konfirmis, ke 12 fremdlandanoj, inkluzive de 3 ĉinoj, estis en la aviadilo de aerbuso A-310. Unu el la tri ĉinoj postvivas kaj la aliaj du ankoraŭ ne estas trovitaj.