Antaŭ nelonge finiĝis la konstruado de kampŝirmaj forstoj en totala
longeco de 4480 kilometroj en nordorienta, norda kaj nordokcidenta
Ĉinio daŭrinta 28 jarojn.
En la jaro 1978, Ĉinio komencis la menciitan konstruadon,
celante bridi grundan erozion kaj sabloventan katastrofon en siaj
nordorienta, norda kaj nordokcidenta partoj. Nun, oni jam forstumis
sume pli ol 25 milionojn da hektaroj.
Dank' al tiu konstruado, pli ol 20% de la dezertiĝa
tero en la menciitaj regionoj estas fundamente jungitaj, kaj pli
ol 40% de la erozia grundo estas efike rebonigitaj.
|