Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj kaj japanaj fakuloj elfosis 210 kemiajn bombojn forlasitajn de Japanio en Heilongjiang

La 10-an de julio, ĉinaj kaj japanaj fakuloj finis la elfosadon de kemiaj bomboj forlasitaj de Japanio en Ning'an, Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio. Ili elfosis 689 bombojn, inkluzive de 210 kemiaj bomboj.

Inter la elfositaj bomboj 114 estas morte toksaj kun mustarda gaso, 85 kun terniga tokso kaj 11 estas nekonataj.

Laŭ informo de koncerna departemento, la 210 bomboj estos translokitaj al la tenejo de kemiaj armiloj forlasitaj de Japanio en Ning'an kaj detruitaj.

Laŭ la Konvencio kontraŭ Disvolvo, Produktado kaj Konservo kaj Uzo de Kemiaj Armiloj kaj Detruado de tiaj Armiloj ekvalidigita en 1997, Japanio havas la devon komplete detrui ĉiujn kemiajn armilojn forlasitajn en Ĉinio antaŭ aprilo, 2007. Ĝis nun la detrua laboro ankoraŭ ne komenciĝis.