Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Koopera kuracado en la ĉina kamparo

La 10-an de julio Mao Qun'an, proparolanto de la Ministerio de Sano de Ĉinio, informis en Pekino, ke 42% de la ĉinaj kamparanoj aliĝis al la novtipa koopera kuracado en la kamparo.

La enketo de koncernaj institucioj montras, ke bone funkcias la novtipa koopera kuracado en la ĉina kamparo, la aliĝintaj kamparanoj ĝuas pli altnivelan kuracan servon kaj la koopera kuracado estas bone akceptata de kamparanoj.

Por la koopera kuracado fondiĝis kuraca fonduso. 20% de la kapitalo estas pagita de kamparanoj, 80% de la centra kaj lokaj registaroj. En la jaro 2008 la sistemo fundamente praktikiĝos en la tuta kamparo de Ĉinio.