La 9-an de julio metis punkton la finalo de la virina duopa ludo
de la Vimbledona Malferma Teniso-Konkurso, en kiu ĉinaj sportistinoj
Zheng Jie kaj Yan Zi venkis la rivalojn per 2 kontraŭ 1 kaj unuafoje
gajnis por Ĉinio ĉampionecon de tiu ĉi konkurso. Tio estas ankaŭ
la dua granda ŝlemo, kiun ili gajnis post la Aŭstralia Malferma
Teniso-Konkurso en la komenco de la kuranta jaro.
Kiel la 4-aj semludistoj de tiu ĉi konkurso, Zheng Jie
kaj Yan Zi venkis fortajn tenisistinojn Virginia Ruano Pascual el
Hispanio kaj Paola Suarez el Argentino.
|